Nuntempa epoko

Pittsburgh en 1857. La Nuntempa epoko generis novan tipon de industria kaj urba pejzaĝo de granda efiko sur la naturo kaj sur la vivkondiĉoj. La revolucio de la transportoj kaj de la komunikado permesis ke la unueco de la ekonomio kaj la mondo atingita en la Moderna eepoko alproksimiĝu pro la mallongigo de la tempo de la transportoj kaj la pliigo de ties reguleco.
Le Démolisseur pentrita de Paul Signac en 1897. Krom esti artaĵo estetike avangarda (tekniko de punktismo), la konscia elekto de sennoma protagonisto kaj ties bilda traktado heroeca kondukas al alegoria interpretado: la amasoj detruas la antikvan ordon antaŭ konstrui novan.
We Can Do It! (en angla: Ni povas fari ĝin!), estis propaganda afiŝo de 1942 (dum la Dua Mondmilito) kiu stimulas la militan klopodon pere de la laboro de virinoj, kio iĝis grava paŝo al ŝia emancipigo.

Nuntempa epoko estas la nomo per kiu oni indikas la historian periodon inter la Usona Deklaro de Sendependeco aŭ la Franca Revolucio, kaj la aktualo. Ĝi enhavas, se konsideri sian komencon en la Franca Revolucio, de proksimuma totalo de 230 jaroj, inter 1789 kaj la nuno. En tiu periodo, la homaro espertis demografian transiron, plenumitan por la socioj plej progresintaj (la nomita Unua mondo) kaj ankoraŭ plenumatan por la plej parto (nome neevoluigitaj landoj (Tria mondo) kaj la ĵus industriigitaj landoj (Dua mondo)), kiu portis sian kreskon trans la limoj kiujn metis historie la naturo, atingante la ĝeneraligon de la konsumo de ĉia tipo de produktoj, servoj kaj naturaj rimedoj kiuj plialtigis por granda parto de la homoj ties vivnivelon laŭ maniero antaŭe neimagita, sed kiuj pliakrigis la sociajn kaj geografiajn malegalecojn kaj malfermas por la tuja futuro mediajn gravajn malcertecojn.[1]

  1. Úrsula Oswald (2009). «Seguridad ambiental: un reto a la supervivencia humana» (pdf). prezentaĵo. Konsultita la 29an de novembro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search